e-kluboj.ru:Enkonduko
El e-kluboj.ru
E-kluboj.ru estas retejo, kiu estas kreita por unuigi Esperanto-klubojn en Rusio.
La strukturo estas pli-malpli jena: jam ekzistas multaj paĝoj pri diversaj urboj (ekzemple Dimitrovgrad, Ivanovo, Niĵnij Novgorod). Tie aperos laŭeble plej kompleta informo pri E-vivo en la urbo. Poste la lokaj esperantistoj povos aktualigi informon tuj kiam necesos. Ideale oni povos havi superrigardon pri la ĝenerala situacio de loka E-agado.
Kion vi povas fari nun:
- skribi informon pri E-agado en via urbo,
- aldoni urbojn, kiuj estas ankoraŭ ne menciitaj en la listo de urboj.
La retejon iniciatis, subtenis kaj financis Rusia Esperantista Unio (REU).
Teknika realigado: Mansur Mamkin
Ideo, enhavo: Grigorij Arosev
E-kluboj.ru startis la 8-an de junio 2010
