Volĵskij
El e-kluboj.ru
Волжский
informo pri la urbo/информация о городе
Enhavo |
E-klubo en Volĵskij
Nun E-klubo mankas.
Aktivuloj
Konciza historio de loka e-movado
Antaŭ 1986 jaro
Informoj pri E-aktivado en Volĵskij antaŭ 1986 jaro mankas. Tamen en politeknikumo de Volĵskij en 1960-aj jaroj ekzistis koruso kaj ties titolo estis “Espero”. Tio aludas, ke verŝajne en tiaj jaroj en Volĵskij estis esperantistoj aŭ personoj konataj kun Esperanto.
Samideanoj
"La 21-an dedecembro en urbo Volĵskij estis solene fondita E-klubo, kies kernon konsistigas la finintoj de dusemajna ekspres-kurso, gvidita far k-do Melnikov. La klubo ricevis enviindan duĉambran ejon kun klimatiziloj kaj piano. La kulturpalaco aĉetis por ĝi latinliteran tajpilon “Erika” kaj oblosofprofo regalis la klubon per honorfolio. Tio estas la kvina E-klubo en la kunurbiĝo Volgograd-Volĵskij kaj la dekkvara en Volgio. La adreso de la klubo: 404130 Volĵskij, ul Stalingradskaja, DK “Oktjabrj”, E-klubo “Samideano”". (Eksciu, ke… №2)
Per tia sufiĉe granda informo Andrej Ananjin anoncis al vasta esperantistaro pri apero de nova klubo. La menciitaj kursoj okazis en novembro de 1986. Ek de komence Aleksandr Melnikov estis invitita al Volgogrado. Sed Dmitrij Lisenko proponis organizi la dusemajnan ekspres-kurson en Volĵskij kaj Andrej Ananjin (la invitanto) kunsentis.
La kursoj de Aleksandr Melnikov estis kunfandaĵo de propraj metodikoj kaj Ĉe-metodo. Dum la dua tago de la kurso partoprenantoj ricevis ŝildojn kun kromnomoj kaj la kromnomoj estis uzataj dum la tuta lerno-periodo. Tamen tiaj kromnomoj okazis tiom sukcesaj, ke la partoprenantoj eĉ post kelkaj jardekoj nomis unu la aliajn laŭ la kromnomoj. Mem Aleksandr Melnikov prenis ŝildon kun kromnomo Leontodo. La kromnomo restis uzata inter la lernintoj por multaj jaroj.
La ekspres-kursoj daŭris dum du semajnoj. Dum la periodo trapasis dek lecionoj. La kurson partoprenis ne nur novicoj, sed ankaŭ kelkaj pli-malpli spertaj esperantistoj. Ekzemple partoprenantino kun kromnomo Birdo de feliĉo jam lernis Esperanton dum studado en Moskvo.
Eventoj
- EoLA-2, Volĵskij, 1989
- EoLA-3, Volĵskij, 1990
