Tomsk
El e-kluboj.ru
По-русски: Томск
informo pri la urbo/информация о городе
Enhavo |
E-klubo en Tomsk
Aktivuloj
Kontaktoj
Konciza historio de loka e-movado
Tomska Esperanto-klubo estis kreita la 19an de majo de 1979.
Kvankam nuna klubo aperis en 1979, historio de esperanto-movado en Tomsk komenciĝis multe pli frue. En marto de 1908-a jaro komenciĝis kursoj en medicina fakultato de Tomska Universitato, poste aliaj kursoj - en Teknologia Instituto. En 1911-a jaro tomskaj esperantistoj partoprenis industrian-agrokulturan ekspozicion en Omsko. Post la unua mondmilito en Tomsko en domo en ĉefstrato situis stabejo de Hungaraj militkaptitoj (pri tiu atestas tabulo kun rus-esperanta surskribo sur la domo). Sed en 30-aj jaroj de XX-a jarcento la esperantistoj iĝis la viktimoj de persekutoj, tial en Tomsko preskaŭ haltis la E-vivo.
Nur en 1980-aj jaroj samideanoj Gulidov, Ŝlafer kaj Birjulin ekis tre viglan movadon kaj amasan instruadon de la Lingvo Internacia. TEK de la okdekaj jaroj estis granda klubo. Menciindas la tiamaj instruistoj kaj aktivuloj de Esperanto-klubo: Olga Obrazcova (Ivanova), Zina Ratkina, Tanja Kokoreva, Ljuba Prudĉenko kaj aliaj. En 1990-aj jaroj la klubo perdis ejon kaj pro tio la kursoj okazis neregule kaj la anaro malpligrandiĝis. Sed malgraŭ tio la klubo organizis du grandajn aranĝojn: OrSEJTojn en 1992-a kaj 2000-a jaroj. Nun la klubo iom pli aktivas, okazas kursoj, tomskanoj partoprenas diversajn E-aranĝojn. La plej aktiva vojaĝanto kaj partoprenanto estas Vladimir Minin.
En 1994 estis akceptita nova Regularo, kaj 3 de februaro de 1995 ĝi estis oficiale registrita (Tomska regiono, numero 256).
Prezidantoj de de la kluboj =
- Aleksandr Ŝljafer (1979 - 19xx);
- Aleksej Birjulin;
- Vladimir Minin (1984 - 1986);
- Jurij Paseĉnikov;
- Aleksandr Iŝĉuk;
- Gennadij Basov (1994 - 1998);
- Konstantin Malasajev(1998 - 1999).
La informo estas kopiita el esperantlingva vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Tomska_Esperanto-Klubo)
Eventoj
Aktualaj
Pasintaj
- OSER (Siberia esperanta renkontiĝo) - 1981, 1986, 1988, 1990 j.;
- InterOSER (Internacia esperanta renkontiĝo) - 1990, 1992 j.;
- OrSEJT (Siberia somera esperanta tendaro) - 1992, 2000 j.;
- JOSER'98 (Junulara esperanta tendaro) -1997 j.;
- Siberiaj seminarioj pri esperanta literaturo - 1986, 1992 j.
Eksteraj ligoj
Tomska Esperanto-klubo ESTOK la retejo en Esperanto kaj rusa lingvoj
