Tjumen

El e-kluboj.ru

Iri al: navigado, serĉi

Тюмень

Informo pri la urbo (информация о городе)

Enhavo

E-klubo en la urbo

Revo

Aktivuloj

Konciza historio de loka e-movado

Esperantista klubo Revo - ekzistas en Tjumeno (Rusio) ek de 1973.

Historio de la klubo

1972

En 1972 la unuan grupon por instruado de Esperanto iniciatis Vladimir Zibenkes. Tiu ci baza kurso estis okazigita ce la universitato en Tjumeno. Vladimir Zibenkes estante juna iniciatema ne tre spertis pri la instruado. Ankau taugaj lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj mankis en la grupo. Bedaurinde, la unua provo preskau ne havis sukceson, sed gin sekvis komence de la 1973-a jaro ankorau unu grupo, iom pli rezultodona. La organiza kaj instrua flankoj de ambau grupoj havis grandajn mankojn, sed oni devas danki al Vladimir Zibenkes, kiu somere de 1973 forlasis Tjumenon, pro lia apogo kaj perletera helpo al la memstare stariganta esperantista grupo. Menciindas la fakto, ke la unuajn paŝojn de tjumenaj entuziasmuloj akompanis sencesaj antajuĝoj, senbazaj distordoj kaj eĉ rekte obsedaj primokoj, kiujn ili tiam ne spertis efike kontraustari.

1973

Dum la unuamaja festo grupo de tjumenaj gestudentoj sub la gvido de Vladimir Zibenkes partoprenis sian unuan esperantistan renkontigon en Omsk. La amikeca etoso de la renkontigo, komuna vojago, unuaj interparoloj en Esperanto (i.a. kun Sibircev kaj Ljuba Kovalenko) kaj unuaj kontaktoj en la esperantista medio pozitive impresis multajn novicojn. Somere de la sama jaro Aleksandr Kalaŝnikov partoprenis en Uzbekio SKT-4 (Studenta konstrutacmento de esperantistoj), kiu donacis al li unuajn impresojn kaj spertojn pri similaj arangoj, stimulis la fervoron kaj vekis grandan intereson pri la SEJM.

La 28-an de oktobro 1973 estis fondita Tjumena junulara esperantista klubo, kies origina celo manifestigis per lernado, informado kaj lauebla disvastigo de Esperanto. La komenco estis pure entuziasma. Neniu el ceestintoj en la unua kunveno senerare kaj stile senriproce parolis en Esperanto, neniu posedis spertojn en organiza kaj kluba laboro, sekve neniu povis klare kaj guste, konforme al la aktualaj cirkonstancoj difini taskojn por la grupo kaj ĝiaj junaj membroj, plejparte studentoj. La organiza kunveno okazis en la cefa administra konstruajo de la universitato en la strato “Semakov”.

Kiel la unua prezidanto de la klubo estis elektita Aleksandr Kalaŝnikov – studento de la dua kurso de la fakultato pri german-romana filologio en Tjumena universitato. Aleksandr multe klopodis por aktivigi la klubanojn kaj grave kontribuis al la kontinua evoligo de la kluba agado. La klubo ricevis la nomon “Revo”, car la origina entuziasmo de la unuaj klubfondintoj bazigis plejparte sur revoj pri progreso, lingva egaleco kaj perfektigo. Autune 1973 tjumenanoj vojagis al Miass, partoprenis tie en REVU-8 (Renkontigo esperantista Volgo-Urala), konatigis kaj amikiĝis kun pluraj aktivaj esperantistoj el ĉi tiu regiono. Tre favore elmontris sian kontenton pri la nova grupo Boris Kolker. Sed ĉe la sojlo de la nova klubo restis tamen nur du studentoj Aleksandr Kalaŝnikov kaj Vladimir Opletajev. La plej urga tasko por ili konsistis en ellaboro de konforma agadmaniero. La plej tauga kaj konvena en tia situacio montriĝis la agado enkadre de la rondeto dume pli multe okupiganta pri studado de la lingvo.

1974

Aprilo. La ekzameno en la nova studgrupo ce la universitato havis esperindajn rezultojn: aperis novaj esperantistoj (Valentina Samojlovskaja(Zaharova), Dilara Mametova(Gadirova), Sergeo Strasnenko), kaj ilia aktiva agado multe kontribuis al plialtigo de nivelo de la interna kluba vivo. De post tiu ci jaro tjumenanoj aktive partoprenis enlandajn arangojn.

SEJT-16

La tendaro okazis en urbo Kinesma sur la bordo de la rivero Volgo en Ivanova provinco. La tendaro enradikigis tjumenajn esperantistojn inter la samideanojn, disponigis al ili vastan agadkampon kaj generale kuragigis sentime kontraustari ciujn malfacilajojn. La propono de la SEJM-Konsilantaro pri kandidatigo al SEJM estis tamen dume rifuzita: ne ekzistis ankorau bonaj premisoj garantiontaj rapidan kaj sufice kvalitan evoluon de la klubo, mankis necesaj spertoj.

1975

La planoj pri oficialigo de la klubo ĉe la universitato restis neefiktivigitaj. Tiun ĉi jaron karakterizas ciuflanka strebo de la klubanoj al lingva perfektigo. Ĉiu konsciis pri la taskoj: evoluigi parolkapablojn, penegi esprimi sin en Esperanto klare kaj bonlingve, ciurimede subteni komencantojn en iliaj unuaj pasoj. En 1975 funkciis jam kelkaj grupoj de la baza kurso ce la universitato. La klubo eniris Volgo-Uralan agadregionon atinginte sufice bonan rekonon ce tieaj esperantistoj. En tiu tempo establigis bonaj rilatoj inter “Revo” kaj kelkaj sovetiaj Esperanto-kluboj, speciale kun Malahita stelo el Miass (Ludmila Novikova, Tatjana Aleksandrovna Koptjagina). La klubanoj partoprenis en REVU-9 (Sverdlovsk), OSER (Okcidentsiberia esperantista renkontigo) en Omsk kaj SEJT-17 (Altajo). Dum REVU-9 la klubo estis kandidate akceptita al SEJM. Autune de 1975, unavice dank al la klopodoj de Aleksandr Kalaŝnikov, “Revo” ricevis konstantan ejon por la kursoj en la klubo de fervojistoj je la nomo Iljiĉ(Lenin). En la nova agadjaro la kursojn komencis viziti cirkau 80 personoj.

1976

En januaro 1976 estis solene inaugurita Esperanto-ĉambro en la novkonstruita palaco de fervojistoj. Ek de tiu tempo ciuj kvar grupoj de la elementaj kaj dauriga kursoj okupigis en la klubejo. Tia pli alta metodika kaj teknika niveloj de la instruado estis bonega premiso por sukcesa lernojaro. La ĉijaraj kursfinintoj povis jam vigle paroli en Esperanto, bone orientigi en multaj movadaj problemoj, tuj ekkorespondis kun eksterlandaj esperantistoj. Al la klubo aligis multaj gejunuloj, kies aktiva kunlaboro pozitive influis la internan vivon de “Revo”. En marto 1976 “Revo” estis organizanto de REVU-13. Koncerne la organizan flankon la renkontigo trapasis senriproĉe. Iom damaĝis al sukcesa efektivigo de la programo sufice granda nombro de komencantoj apenau parolantaj en Esperanto. La renkontigo donis multajn spertojn al tjumenanoj pri organizo de similaj gravaj kaj grandaj arangoj.

SEJT-18

Kvar gerevanoj partoprenis la junularan tendaron apud Tihvin, kiu trapasis en originalaj turistaj kondicoj kaj instigis tjumenanojn al pli aktiva studado de la lingvo. Valentina Samojlovskaja kaj Dilara Mametova partoprenis en Leningrad la internacian renkontigon kun belgaj, germanaj kaj bulgaraj esperantistoj. Komence de oktobro por 4 grupoj de elementa kurso enskribigis cirkau 200 homoj, la grupojn gvidis Aleksandr Kalaŝnikov, Dilara Mametova, Valentina Samojlovskaja, Vasilij Birjukov.

31.12.1976 – 1.01.1977 estis en Tjumeno okazigita “Lazura tajgo”, kiu poste farigis tradicia novjarfesta renkontigo de tjumenregionaj esperantistoj. La unuan “LT” partoprenis 16 personoj el Tjumeno, Permj, Zavodoukovsk.


Eventoj

Kontaktoj