Surgut

El e-kluboj.ru

Iri al: navigado, serĉi

Сургут

informo pri la urbo/информация о городе

Enhavo

E-klubo en Surgut

ne estas

Aktivuloj

Vladimir Opletajev

V.Opletajev naskiĝis la 14an de januaro 1954, esperantiĝis en la jaro 1972.

En la lernojaro 2010-2011 estis organizita informa kurso pri Esperanto por naŭklasanoj en mezlernejo. Ĝi ne estis vera lingvo-kurso, sed laŭ la tasko de la lerneja administracio celis evoluigon de individua projekta aktivado de lernantoj konforme al filolgia scienca branĉo inkluzive de Esperanto.

V.Opletajev ŝatus organizi kaj gvidi elementnivelan kurson de Esperanto, sed kiel ĉiam stumblas ĉe kursejo kaj agitkampanjo. Nun li intertraktas kun la fremdlingva fako de surguta centra urba biblioteko. Responde al lia propono la estrino volontege konsentis, ke ili organizu ĉe la fako klubon de Esperanto (ili havas jam alilingvajn klubojn), kaj ĉi tie estas disponebla senpage komfortega moderna kursejo dufoje en la semajno. Sed ĉio realiĝos nur januare postkristnaske post la struktura reorganizo de la biblioteko.

Krome V.Opletajev okupiĝas pri sia E-projekto “Simboloj de Rusio”.

Konciza historio de loka e-movado

Eventoj

Kontaktoj kaj eksteraj ligoj