Perm
El e-kluboj.ru
Пермь
informo pri la urbo/информация о городе
Enhavo |
E-klubo en Perm
Nun (12.2010) en Perm mankas oficiala esperanto-klubo, sed funkcias neregistrita kaj sennoma grupo de geesperantistoj. La grupo ne membras iajn esperantistajn uniojn kaj asociojn de Rusio kaj tuta mondo kaj celas daŭri staton de nealiĝo. Kadre de la agado de la grupo estas: kursoj de esperanto kaj kunvenoj por praktika plibonigo de lingvonivelo por grupanoj, subteno de funkciado de retejoj esperantlingvai: www.rusio.info, du aliaj retejoj www.mongolio.info kaj www.chinio.info estas readresitaj al nova projekto - La Vojaĝo, retejo pri turismo per esperanto tutmonda.
Aktivuloj
Nikolaj Kuznecov - konata sovetunia milita esploristo, naskiĝis en Perma gubernio, en 1926 li finis 7-klasan lernejon kaj aliĝis Teknikan lernejon en Tjumeno, agronomia fako, kaj samtenpe komencis lerni esperanton. En 1930-1934 jaroj li loĝis en urbo Kudimkar (Perma provinco). Pereis 9 marto 1944 jaro en Lvov-provinco (Ukrainio) dum batalo kun hitlerana taĉmento.
Dum multaj jaroj de laboro de PEK en ĝia agado partoprenis centoj de geesperantistoj. Oni devas nepre rememori laboron de Nikolaj Lozgaĉev kaj Jelena Lozgaĉeva, Firdaŭs Kasimov, Aleksandr Seljankin, Roza Petuĥova k aliajn.
Konciza historio de loka e-movado
1921-1930 jaroj
En 1921 jaro en Perm estis organizitaj kursoj de internacia lingvo esperanto por "laboristoj de popola telefontrafiko de urbo Perm". 11 junio de 1926 jaro en "Ruĝa anguleto" de Unio RABIS (Lenin strato,25) okazis organizanta kunveno de geesperantistoj de Perm kun tagordo:
- - prelego pri internacia lingvo esperanto.
- - Pri fondigo de regiona branĉo de Unio de geesperantistoj de Sovetunio.
- - Konfirmo de la Statuto
- - Elektoj de prezidio kaj Revizia Komisiono
- - Malfermo de kursoj de esperanto.
13 septembro 1926 jaro Perma regiona branĉo de Unio de geesperantistoj de Sovetunio estis registrita en Perma administrejo. Bedaŭrinde neniuj dokumentoj de Perma regiona branĉo de Unio de geesperantistoj de Sovetunio estas trovitaj, kaj ion aldoni pri ĝia laboro ne eblas. Same mankas informo pri kursoj de esperanto.
En la sama tempo je gazeto «Звезда»/"Stelo" estis organizita Buroo por internaciaj rilatoj, per kiu estis senndataj leteroj eksterlanden, personaj kaj adresitaj al gazetoj. En la leteroj estis klarigataj vivkondiĉoj, laborkondiĉoj kaj vivaranĝo en Sovetunio. Ricevitaj eksterlandaj leteroj estis publikitaj en loka gazetaro aŭ estis redonitaj al gesamideanoj.
Tuta interskribado daŭris per esperanto, kaj tradukoj el rusa lingvo en esperanto, kaj reen estis faritaj fare de membroj de Buroo. Tiel en "Stelo" estis publikitaj leteroj el Francio, Usono, Germanio, Britio, Ĉeĥoslovakio. Senditaj eksterlanden leteroj estis publikitaj en brita, germana, hollanda gazetaro.
Je la unua novembro 1930 jaro en "Stelo" estis publikita, ke en 1926 jaro estis senditaj eksterlanden 60 kaj ricevita reen 30 leteroj. En 1927 jaro konforme estis 90 kaj 68, en 1928 jaro — 185 kaj 124, en 1929 jaro — 616 kaj 320, en 1930 jaro (ĝis 1 novembro) — 803 kaj 506. Nur dum 1929 jaro estis publikitaj en eksterlanda gazetaro 105 korespondaĵoj.
Al sama periodo rilatas informo pri organizo en Perm rondetoj por lerno de esperanto en klubo de fervojistoj de nomo de Tolmaĉov, laborista klubo de nomo de Sverdlov, pentroarta profesia lernejo, loka lignoproduktista trusto, ŭnu el distriktaj ekzekutivaj komitatoj, Ruĝa anguleto de Unio Rabis.
Poste 1930 jaro nenia informaro pri eperanto-movado en Perma provinco estas trovita.
1964-1997 jaroj
Poste ĉirkaŭ 3 jardekoj en 1964 jaro unu perma espetantisto partoprenis en ВЕТ-6, kaj en 1965 jaro partoprenis en esperantista renkonto en Ĉimgan(Uzbekio). Ekde tiu momento oni rajtas kompti tempon de nova (tria) periodo de esperanto-movado en Perma provinco. Kvanto de geesperantistoj en Perm' dum ĉi-periodo estis malgranda, ne pli ol dek personoj. Datumoj pri geesperantistoj en aliaj loĝlokoj de Perma provinco mankas, kaj ili apenaŭ estis.
Unua indiko pri esperanto en postmilitaj amaskomunikiloj okazis 27 septembro 1969 jaro, kiam en gazeto «Вечерняя Пермь» estis publikita infomaĵo «Моё предприятие» ("Mia entrepreno"), kun komento, ke ĝi estas traduko el esperanto, prenita el ĵurnalo Bulgara esperantisto (1969/3-4).
- 15 oktobro 1969 jaro, en la sama gazeto aperis artikolo «Под звездой эсперанто»\"Sub la stelo de esperanto". Poste la gazeto "Vespera Permj"«Вечерняя Пермь» foj-foje publikigis artikolojn pri esperanto kaj geesperantistoj, anoncoj pri kunvenoj de la PEK. Pli malofte estis publikaĵoj pri esperanto en gazetoj "Juna gvardio"/«Молодая гвардия», "Stelo"/«Звезда»,"Perma universitato"/«Пермский университет».
- En 1970 jaro permaj geesperantistoj partoprenis en 12-a ВЕТ, kaj poste ili partoprenis en 13-a, 23-a kaj 24-a ВЕТ.
- En aŭgusto de 970 jaro loka televido aranĝis tri minutan rakonton de unu el urbaj esperantistoj. Ankoraŭa televidelsendo, ve, lasta, okazis en 1980-j jaroj kun partopreno de kvar membroj de Perma esperantista klubo.
- Komence de 1970-a jardeko okazis provo establigi agadon de rondeto por instruado de esperanto ĉe Perna ŝtata universitato, sed post kelkaj lecionoij studentoj okupiĝis pri ekzamensesio kaj ĉesis partopreni lernadon.
- En 1975 jaro en kulturpalaco de Kirov estis organizitaj kursoj de esperanto, kaj 16 majo 1976 jaro estis aranĝita renkonto "Fajreto"/«Огонёк» okaze de unua lernfino de la kursoj. Plejparte lernantoj de la kursoj kun aliaj geesperantistoj fondis internacian klubon «Esperanto.
Ekde la tempo en Perm kursoj de esperanto aranĝis ĉiujare, kaj en kelkaj jaroj la kursoj estis aranĝitaj eĉ dufoje. Anoncoj pri la kuroj estis presitaj tipografie aŭ estis tajpitaj per skribmaŝino.
En 1977 jaro klubo «Эсперанто» funksiic en Lenin Kuturpalaco (ДК им. Ленина), pli oportune lokita en la urbo. tamen en 1982-83 jaroj la klubo translokiĝis en Sverdlov Kulturpalaco (ДКиТ им. Свердлова), sed post du jaroj denove translokiĝis al Kulturpalaco de fervojistoj, kie funkciis ĝis sia fino.
Krome kursoj la klubo organizis ankaŭ aliajn aranĝojn:
- 7-9 majo 1977 klubo aranĝis renkonton de geesperantistoj de Volga regiono kaj Uralo REVU-15 kun pli ol 50 partoprenantoj. Por ili estis presita per rotatoro programo de la renkonto kaj kantara libreto.
- 3-5 julio 1981 en turista bazo "Urala"/«Уральская» okazis kunveno de geesperantistoj de Uralo.
- 1-3 julio 1983 en turista bazo "Bykovka"/«Быковка» okazis 6-a kunveno de geesperantistoj de Uralo.
En la sama jaro estis eldonita unua kaj sola numero de tajpita gazeto Perma Esperantisto je amplekso de 6 tajpitaj folietoj.
- En aprilo 1985 jaro en Perma ŝtata universitato okazis 3-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
- En aprilo 1986 jaro en Perma ŝtata universitato okazis 4-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
- En aprilo 1987 jaro en Perma ŝtata universitato okazis 5-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
- En aprilo 1988 jaro en Perma ŝtata universitato okazis 6-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
- En aprilo 1990 jaro en Perma ŝtata universitato okazis 7-a Urala konferenco pri planlingva lingvistiko
- 18-19 marto 1989 jaro en Perm okazis renkonto de geesperantistoj de Uralo (UER-13)
- 11-20 aŭgusto de 1989 jaro — 6-a Tagdeko de esperanto.
- 6-7 aprilo 1991 jaro okazis literatura renkonto ("Literatura semajnfino"). Gastoj de PEK estis geesperantistoj el Hungario kaj Pollando.
Fine de 80-j, komence de 90-j jardekoj de XX jarcento PEK funkciis surbaze de Kulturpalaco de fervojistoj, kunvenoj de la klubo okazis 1-2 foje en monato, dimanĉe. Kutime dum renkonto estis babilado de membroj, teo-trinkado, informado pri novaĵoj en esperanta monfo, rare - legado de alilandaj eldonaĵoj esperanto, praktiko de parolado en esperanto.
Krome de renkontoj estis organizitaj lingvaj kursoj, porekzemple en biblioteko de nomo de Gorjkij kaj aliaj lokoj de la urbo. Interkluba komunikado kaj eksteraj rilatoj estis orientitaj unuavice al najbara Jekaterinburg, kie samtempe estis eldonata ĵurnalo "Ruslanda esperantisto", estis organizitaj regionaj kaj internaciaj renkontoj de geezperantistoj, eks. tradicia Tago de Zamenhof je 14 decembro aŭ internacia Europo-Azio.
Disfalo kaj divido de la PEK komencis meze de 90-j jaroj de XX jarcento. La tempo estis karakterhava de degradiĝo de kluba agado, kunigita al ekonomia krizo en Rusio. Samtempe estis provoj renovigi la agadon, kiam el PEK apartiĝis grupo, kiu provis registriĝi sub nomo "Perma esperanto klubo", sed fiaskis pro kelkaj kaŭzoj, ekz., pro arda kontraŭago de aktivuloj de PEK.
Tamen alternativa klubo ekzistis en Biblioteko de spirita renaskiĝo, (Elkina strato, 45), kaj dauris historion de permaj esperanto-societoj ankoraŭ por kelkaj jaroj, ĝis 1997 jaro. Dum lastaj du jaroj renkontoj de la klubo okazis en oficejo de unu el ĝiaj membroj. Ĝia agado estingiĝis pro komuna manko de intereso dauri renkontojn.
Interesaj faktoj
Perm estas fakte sola rusia urbo, kies e-movado estas reflektita en beletro. Konata ruslanda verkisto Leonid Juzefoviĉ (ruse) uzis temon de vivo de loka e-klubo en Perm dum 20-j jaroj de XX-a jarcento. La provinca e-movado estas fono por detektiva enhavo de "Klubo "Espero"/"Клуб "Эсперо". En 2005 jaro la libro estis reverkita sub titolo "Kazaroza" kaj filmigita sub la sama titolo.
La filmo akiris diskordon de ruslandaj geesperantisroj, kiuj taksis ĝin ankau kiel bona evento, populariganta esperanton, kaj, ankaŭ, kiel fia faraĵo, kiu kalumnias esperanton kaj esperanto movadon. En diskutejo de retejo Vkontakte aperis tia rimarko: "... mi ne vidas ke li estu vere bona verkisto", "Per sia cinika aserto, ke la realo lin ne interesas, por li gravis nur elpensi belan intrigon (cele altiri legantojn k atingi vendon de multaj ekz-oj)."
Sed la verkisto tiel taksas la okazon:
- "Mi ricevis telefonvokon de la esperanto-klubo en Moskvo, nomata “Leo Tolstoj“ kaj mi estis invitita por priparolo de la filmo "Kazaroza“. ... Tie estis tre agrablaj homoj, tre normalaj, kaj estis du aŭ tri tiuj, kiuj estis severe agresa. Ili akuzis min ke mi movigis eventoоn, ke homaranizmo kaj aliaj okazoj estis ĉe malsamaj tempoj ... Sed mi scias pri tio, kaj ĉi tiu estas nur arta tekniko, “densiĝi de realaĵon“.. . Nun, ekzemple, estas komunistoj — ja ili ankoraŭ ekzistas... Se iu diros al mi, ke komunismo ĉesiĝis pli ol 20 jaroj antaŭ, mi al ili akre replikos: "Jes, ĉesiĝis, sed ĝi povas ne tiel tipa kiel iame, sed ĝi ankaŭ ankoraŭ restas. ... Cetere, ili, la homoj en “Leo Tolstoj” eĉ ne kaptis iujn erarojn, sed ŝajnas por ili ke mi montras esperanton en iu malfavora lumo. En mia romano tio ne estas, sed en la filmo ... en ĝi, unue, multaj detaloj estas tranĉitaj. Ni devis doni scenoj kie ĉiuj senescepte tradukas aŭ skribas leterojn ... sed tuj oni malŝaltus televidilojn. Ĝi estas jam komplika rakonto...
- Mi ne havis taskon kalumnii esperanton, mi bone pensas pri revemuloj ... Kaj tie mi neprudente diris, ke tio estas simple modelo de iu ideologio.
- [Libro]Ne temas pri esperanto, kompreneble, ĝi temas pri tempo. Esperanto tie - nur la fono, signo de la tempo. Se mi nur skribus romanon pri nuntempa vivo, mi neniam uzis esperantistojn, liajn karakterojn kiel heroojn, ĉar tempo preterpasis ilin.. Ili ne povas pretendi, ke ili aktualiĝas eĉ ete en tempa resonanco. Kaj 20 jarojn antaŭ ili ne rajtis aserti tion. Sed ili havis «oran tempon», dudekajn jarojn de XX jarcento, kiam oni povus ion kompreni per ili. Sed ĉio ĉesis. Tamen mi domaĝas homojn ĉiam... ja la ideo eniras resonancon kun tempopaŝo, poste tempo foriras, foriras ne for, sed en alia elia ebeno, kaj ĉi homoj jam ne kongruas al la tempo. … kaj mi certe sentas domaĝon pri ilia sorto. Sendube, ja verkisto en Rusio ne povas subteni potenculojn.
- - Ĉu esperantistoj nun estas samaj, kiel esperantistoj en la pasinteco?
- - Jes, kompreneble ... Sed tempo estas jam alia ... Via nigra jako sur ruĝa fono aspektas bele. Kaj poste fono ŝanĝiĝas, fariĝas nigra, kaj vi jam ne estos rimarkebla — vi ne ŝanĝis vin."
Eventoj
Por somero de 2011 jaro estas planata e-tendaro ĉe La Forumo "Pilorama"/ "Segmaŝino", 29-31 julio.
