Murmansk

El e-kluboj.ru

Iri al: navigado, serĉi

Мурманск

informo pri la urbo/информация о городе

Enhavo

E-klubo en Murmansk

Murmanska Esperanto-Klubo Murmano nome de Aleksandras Masiukas estas esperanto-klubo en urbo Murmansko. La klubo estas la plej norta esperanto-klubo. La Klubo estis fondita en februaro de 1988a jaro post 2-semajnaj lingvaj kursoj, okazigintaj sub gvido de Elvira Gacenko (el urbo Volĵskij). Ŝin invitis en Murmanskon laŭ interkonsento kun Junulara kulturcentro esperantisto el la sama urbo Dmitrij Lysenko, servinta tiam en la Norda Floto. La 25an de februaro 1988 post la lasta leciono estis fondita E-Klubo kaj elektita unua prezidanto Dmitrij Bubnov. Ĉi tiu dato estas naskiĝtago de la Klubo, celebrata ĉiujare.

Nun la klubo aktivas ĉe la Fako de fremdlandlingva literaturo en Murmanska Regiona Scienca Biblioteko ĉiusabate ekde 13a ĝis 15a horo (en la literatura salono sur 4a etaĝo aŭ, se ĝi estas okupita, en alia ĉambro laŭ interkonsento kun bibliotekistoj). Dum kunvenoj samtempe plenumiĝas baznivela e-kurso. Somere de junio ĝis aŭgusto, kiam kluboj en la biblioteko ne funkcias, esperantistoj renkontiĝas en alia loko aŭ en ies hejmo).

Nuna prezidanto de la klubo estas Andrej Rjazancev, kiu ankaŭ gvidas baznivelan E-kurson. 2011 la klubo havis 12 membrojn

Aktivuloj

Konciza historio de loka e-movado

Eventoj

  • Prezentado de aŭtora esperanta kanto en la urba festivalo de naciaj kulturoj.

Kontaktoj kaj eksteraj ligoj

Murmanska Esperanto-Klubo Murmano

Esperanto en Murmansko - grupo en Vkontakte