Krasnodar

El e-kluboj.ru

Iri al: navigado, serĉi

Краснодар

informo pri la urbo/информация о городе

Enhavo

E-klubo en Krasnodar

En fino de 2009 okazis kunveno de lokaj esperantistoj, kiuj decidis pri rekreo de Krasnodara Esperanto-organizaĵo je la nomo de E.A. Bokarev.

   La kunveno elektis Estraron kaj Konsilion de la nova organizaĵo.

Prezidanto Jvasenko Anatolij: tel. +7.918.1704520; +7.929.8334390; Vic-prezidanto: Paveljev Genadio: +7.918.6500529; +7.918.3171213; Sekretario: Jabĉinskij Anton. Membroj de Konsilio: Kocarj Marina: +7 928.4230812; Ŝelistova Jevgenija: +7.918.9930278; Ĉinĉenko Anatolij Simonov Igorj.

Poŝta adreso: 350000 Krasnodar-centro, abon.kesto 5.

E-mail: krasnodaro@gmail.com

Aktivuloj

Kontaktoj

Konciza historio de loka e-movado

En la jaro 2009 krasnodaraj esperantistoj festas 50-jariĝon de Krasnodara Esperanto-organizaĵo. Ĉio komenciĝis en 1959 kiam aperis E-rondetoj en la Agrikultura instituto, en la biblioteko nome de Puŝkin kaj en la Domo de sciencistoj. Gvidis la rondetojn kaj kursojn malnovaj esperantistoj, transvivintaj la reprezaliojn fine de la 30-aj jaroj: V.T.Najdin, M.A.Popov, A.I.Punjko (tiu lasta eĉ havis iam korespondadon kun L.Zamenhof). Eb 1972 ĉe la kulturfako de la urba plenumkomitato estis fondita tuturba socia organizaĵo "Esperanto", kiu ekzistis ĝis la disfalo de USSR. (fine de la 80-aj jaroj en ĝi membris ĉ. 200 personoj. Diversaj urbaj organizoj disponigis al la esperantistoj senpagajn ejojn por la kursoj kaj aranĝoj< regule okazis ekspozicioj, koncertoj, regionaj E-renkontiĝoj. Multaj krasnadaraj esperantistoj korespondis kun alilandaj samideanoj, vizitis ilin kaj partoprenis en internaciaj aranĝoj kaj kongresoj. E-kursoj kaj rondetoj funkciis en diversaj urboj de Krasnodara regiono: Novorossijsk, Gelenĝik, Gorjaĉij Kljuĉ, Armavir, Primorsko-Ahtarsk. Bedaŭrinde, ni ne sukcesis konservi la organizaĵojn en 90-aj jaroj, ĉefe pro la perdo de senpagaj ejoj. Sur tiu fono elstaras la kontinua agado de la E-klubo en Soĉi, kiun ekde 1965 gvidas E-veterano Vladimir Bespalov.

    Dum lastaj jaroj aperis signoj de renaskiĝo de E-agado en Krasnodar.
Nuntempe en la urbo estas ĉirkaŭ 20 esperantistoj, duno el kiuj estas finintoj de niaj E-kursoj
ĉe la Domo de  fervojistoj (la plej talenta kaj aktiva  el ili estas Artjom Alimov. 

Iom reaktiviĝis ankaŭ malnovaj gesamideanoj Marina Kocarj, Jevgenija Ŝelistova, Gennadij Paveljev. Krasnodaraj esperantistoj regule vizitas regionajn kaj landajn E-renkontiĝojn. En la gazetaro ni ofte sukcesas publikigi artikolojn pri Esperanto kaj rakontojn pri niaj vojaĝoj. En 2007 en Primorsko - Ahtarsko sukcese okazis somera tutlanda renkontiĝo RET-07 (kun partopreno de pli ol 180 personoj el 8 landoj), kiu ege kontribuis al plia aktivigo de E-agado en nia regiono. Anatolo Ivasenko.

Eventoj

Somere 2011 sukcese pasis GelERT-6, organizita de Anatolo Ivasenko,kiun partoprenis esperantistoj ne nur El Suda RUsio: Armavir,Gelenĝik,Soĉi, Lolgodonsk, Volgograd, sed ankau" el Uljanovsk, Dimitrovgrad kaj eĉ el Murmansk, St.Peterburg, kaj Ĉeljabinsk, Ĉusovoj (Uralo)

Ni pretas ankau' organizi Tutrusian Esperanto-Ripozejon dum 10-12 tagoj sur la bordo de Nigra maro kun prezoj rimarinde pli malaltaj ol en Leningrado. Bonvenon al karesaj bordoj de Varmega Nigra maro venontjare. Ni atendas vin kaj faros por vi ĉion bonan, ke vi ne bedaŭru!!!

Eksteraj ligoj

Ni kontaktas kaj kunlaboras kun multaj esperantistoj el Soĉi, Armavir, Gelenĝik, Novorossijsk, Gulkeviĉi kaj aliaj urboj de Kubanio kaj ne nur. Ni bonvenigas ankaŭ vin al kun-laboro, kuna turismo kaj kuna ripozo. KUBANIO atendas vin kaj vi ne bedaŭros!