Kostroma
El e-kluboj.ru
Кострома
informo pri la urbo/информация о городе
Enhavo |
E-klubo en Kostroma
Kostroma E-Teamo (KETo) (1998-2003)
Nuntempe la klubo ne ekzistas.
Aktivuloj
Konciza historio de loka e-movado
En Ipatjevskaja Sloboda, meze de 20j.c. aktivis Tolokoncev - instruisto de germana lingvo en ?? mezlernejo. Lia nepo Aleksandr transdonis al KETo kolekton de bildkartoj kaj e-libroj de sia patro.
Antaŭ moderna periodo en la urbo aktivis Andrej Sokolov, Aleksandr Averin. Onidiris pri kursoj (klubo) en Pedagogia Instituto tiama.
Moderna periodo de loka e-movado komenciĝis ekde vizito de Andrej Grigorjevskij (Ananjin) en la urbon por semajnfina ekspreskurso por novuloj en 1998 (t.n. "Projekto EKI"). Post tiu kurso aperis kerna grupo de komencantoj, kiu poste formis lokan junularan klubon KETo. Pluan startan puŝon loka e-movado ricevis post StRIGO-4 (1999). Ankaŭ kun ekspreskursoj Kostroma'n vizitis Natalja Grigorjevskaja, Onjo Ŝejnina kaj Oleg Ĉajka (Dadaev).
KETo dum kelkjara ekzisto aktivis en la urbo, okazigis unuopajn kursojn, festivalojn. Loka gazetaro skribis pri e-eventoj kaj okazis kelkaj TV-elsendoj/intervjuoj. En 2001 jaro KETo helpis aranĝi Rusian E-Kongreson (REK) kaj en 2003 OkSEJT-43 apud Kostroma. Membroj de KETo partoprenis e-renkontiĝojn en Ivanovo, Pljos kaj Jaroslavlj, Niĵnij Novgorod.
Post 2003 jaro KETo ĉesis kunvenojn kaj nun organizita e-movado en Kostroma mankas.
Eventoj
- 2003.08.4-12 OkSEJT-43
- 2003.03 Vespero "Magio de Karnavalo"
- 2002.07-09 kostroma-IL|Internacia letervespero (kunlabore kun regiona biblioteko)
- 2001. REK-21
- Lingva kurso-2
- Lingva kurso-1
- Kulturvespero pri Japanio (kunlabore kun regiona biblioteko)
- Poezia kulturvespero (kunlabore kun regiona biblioteko)
- 2001.07 Ekspozicio de E-libroj en regiona biblioteko
- 2001.05.26 Vespero de Naciaj Kantoj-2
- 2001.05.18-21 Zam-enketado (vd. ekst.ligoj)
- 2000.05.13 Vespero de Naciaj Kantoj-1
- 2000.03.18-19 Dua ekspres-kurso. Projekto EKI (vd. ekst.ligoj)
- 1999.12.11 Festivalo de kluboj (vd. pub.#1)
- 1999.11.5-8 OkSEJT-5
- 1999.10.29-31 Unua ekspres-kurso. Projekto EKI (vd. ekst.ligoj)
Publikaĵoj
- КЮЛКИД, "ПАВЛИН", 9+ И ДРУГИЕ. "Северная правда-выходной", 30.01.1999
- АВТОСТОП - ЭТО ОБРАЗ ЖИЗНИ. "Северная правда-выходной", 25.12.1999
