Jelec

El e-kluboj.ru

Iri al: navigado, serĉi

Елец

informo pri la urbo/информация о городе

Enhavo

E-klubo en Jelec

EK "Esperanto"

E-Klubo "Esperanto" ekzistas ekde 1983. La nuna prezidantino de la klubo estas Nina Zueva. La klubo havas ĉirkaŭ 20 anojn, el kiuj 5 estas spertuloj, la aliaj – diversniveluloj. Gvidantaron de la klubo en la jaro 2011 konsistigis Aljbina Ŝadrikova, Galina Saljkova kaj Nina Zueva. La klubo havas sian propran E-bibliotekon.

Aktivuloj

Nina Zueva

N.Zueva naskiĝis la 19an de septembro 1942, esperantiĝis en la jaro 1983. Nina estas prezidantino de la klubo, gvidas E-kurson.


Konciza historio de loka e-movado

Eventoj

La plano por 2011-2012:

Septembro. Partoprenon en urba festo “Tago de Urbo”- E-ekspozicio, disdonado de flugfolioj – respondecas V. Zuev, V. Jaickaja. Tele- kaj radio elpaŝoj pri Esperanto – G. Gluĥov.

Oktobro. Veturon al muzeo de V. Eroŝenko.

Nomembro (06.11.2011). Vesperon okaze de la 28-datreveno de la klubo. Renkontiĝo (ĉiujara) de esperantistoj de la regiono.

Decembro. Prelegon “Vivo de Zamenhof” – N. Zueva. Ekspozicion pri Esperanto kaj E-libroj en biblioteko № 7 – A. Ŝadrikova. Novjaran vesperon – I. Poletaev kaj T. Merenkova.

Januaro. “Kristnaska poezia vespero” – Lilja Razumejkina.

Februaro. “Vespero de romancoj” – Irina Razumejkina.

Marto. Pri naturaj resanigiloj prelegas V. Jaickaja.

Aprilo. Akcepton de gastoj el Skotlando.

Majo. Ekzamenon por komencintoj – G. Gluĥov. Tradiciaj ripoztagoj en arbara ripozejo.

Kontaktoj kaj eksteraj ligoj