Jekaterinburg
El e-kluboj.ru
Екатеринбург
Retejo esperantlingva pri Jekaterinburgo / информация о городе
Enhavo |
E-klubo en Jekaterinburg
EK "Arĝenta flamo"
Jekaterinburga junulara esperantista klubo estis fondita la 4-an de junio 2007. La prezidanto estas Aleksandr Osincev. La klubo havas 15 membrojn, multaj de kiuj estas gelernantoj de E-kurso.
2009 - estis organizita la unua urba E-kurso "Viva kurso" por komencantoj (gvidis A.Osincev). 9 personoj sukcese finis la kurson. La kurso, konsistinta el 12 lecionoj, baziĝis sur Zagreba metodo kunmiksite kun diversaj komunikaj metodoj.
2011 - okazis du diversnivelaj E-kursoj: por komencantoj (8 homoj) kaj progresantoj (9 homoj) laŭ Zagreba metodo. Instruis A.Osincev.
Aktivuloj
Aleksandr Osincev
A.Osincev naskiĝis la 21an de januaro 1986, esperantiĝis en la jaro 2005. Aleksandr estas gvidanto de la klubo kaj organizanto de urbaj E-kursoj.
2006 - dum novjara renkontiĝo ASo A.Osincev partoprenis la seminarion por estontaj instruistoj "Gvidu la Flugilojn". 2007 - dum RET-07 gvidis metodikan parton de la seminario: Flugiloj de malfacila vento".
Krome Aleksandr estas ĉefa organizanto de unua Esperanto-kinofestivalo "Filmoj sen limoj".
A.Osipova naskiĝis la 29an de majo 1988, esperantiĝis en la jaro 2006. Estas aktiva membro de la klubo, kinorganizanto de lokaj Esperanto-aranĝoj. En la jaro 2007 partoprenis la Seminarion "Flugiloj de Malfacila Vento" kaj estas rekomendata kiel instruisto de Esperanto.
Rafija Kudrjavceva
R.Kudrjavceva naskiĝis la 20an de junio 1959, esperantiĝis en la jaro 1981. Estas aktiva esperantistino kaj unu el ĉefaj organizantoj de tradicia regiona renkontiĝo "EsPrimo".
Viktor Kudrjavcev
V.Kudrjavcev naskiĝis la 8an de oktobro 1957, esperantiĝis en la jaro 1976. Estas aktiva esperantisto kaj unu el ĉefaj organizantoj de tradicia regiona renkontiĝo "EsPrimo". Ankaŭ V.Kudrjavcev kreis ruslingvan paĝaron pri Esperanto Эсперанто - это целый мир.
Konciza historio de loka e-movado
Eventoj
Kontaktoj kaj eksteraj ligoj
Ural-Siberia Esperantista Movado
