Ivanovo

El e-kluboj.ru

Iri al: navigado, serĉi

Иваново

informo pri la urbo/информация о городе

Enhavo

E-klubo en Ivanovo

Aktivuloj

Konciza historio de loka e-movado

1890-1917 Antaŭbolŝevika periodo.

Tio okazis proksimume en la jaro 1888 kiam al la urbo venis tridekjara inĝeniero el Varsovio, polo Antoni Grabovskij. Tiu nomo multon diras al plejparto de veraj esperantistoj. Jes, ĝuste tiu persono, kiun oni poste nomos ‘la patro de esperanto-poezio’, kiu estis persona amiko de majstro Zamenhof, kiu estas menciata en ĉiuj enciklopedioj de Esperanto, en ĉiuj historioj de E-movado, ĝuste tiu persono estis la unua esperantisto en nia urbo. Verdire, semi esperantismon sur la loka grundo ne estis lia plej grava celo; li venis por labori kiel inĝeniero pri tinkturado (kolorigo)de teksaĵoj pri kio li estis sufiĉe fama en la profesiaj rondoj fakulo. Kaj ni ne forgesu, ke Ivanovo-Voznesensk estis unu el la plej gravaj teksaj centroj de Rusio. Do, dum kelkaj jaroj Antoni Grabovskij laboris en ĉi urbo kaj samtempe faris egan laboron, propagandante Esperanton inter intelektularo. Li multe prelegis, gvidis kurson kaj helpe de siaj influhavaj kursanoj fine atingis oficialigon de la klubo ĉe la loka registaro. Tio okazis en 1890-a jaro. Pri liaj sukcesoj li perletere informadis siajn samideanojn, skribinte inter aliaj ankaŭ al L.Zamenhof. Bedaŭrinde baldaŭ post tio Antoni Grabovskij forveturis al Varsovio kaj la klubo ne havanta gvidanton disfalis. Krome, al tio multe influis aktiva laborista agado kaj posta tiel nomata ‘unua Rusia revolucio’ de 1905-1907 jaroj, dum kiu ivanovo-voznesenskaj laboristoj kreis la Konsilon (Sovet) de deputitoj laboristoj, kiu ekzisis kaj defendis la rajtojn de laboristoj dum 72 tagoj somere en la jaro 1905 kaj ideon de kiu en la jaro 1917 bolŝevikoj prenis por krei ‘la sovetan potencon’. Do, en tiu streĉega situacio de kontraŭstaro inter laboristoj kaj potenculoj simple ne estis loko por esperantismo. Sed preskasŭ tuj post malsukceso de revolucia provludo denove Esperanto eksonis en nia urbo. Ĉi foje ĝi ekinteresis aktivulojn de porlaborista movado, kiuj uzis ĝin kiel preteksto por revoluciaj kunvenoj kaj ankaŭ studis ĝin por kontakti eksterlandajn esperantistojn-laboristojn. Do, estis kreita e-rondeto sub gvido de Grigorij Ĉelyŝev, aktiva membro de la bolŝevika partio kaj, cetere, tre erudicia persono, vera animo de junularo kaj talenta organizanto. La rondeto ekfunkciis en regionparto Balaŝovka kaj baldaŭ iĝis ege populara en laborista medio. Paralele kun ĝi en diversaj urbopartoj funkciis aliaj E-rondetoj. En 1911 jaro ili ĉiuj unuiĝis tn legala E-societo ‘Verda stelo’. Ĝi estis ligita kun aliurbaj similaj organizoj kaj kun redakcio de la gazeto “Ondo de Esperanto”. Sed, la 27-n de aprilo 1913-a jaro polico arestis multajn aktivulojn de politika laborista movado kaj inter aliaj estis Grigorij Cselyŝev kaj alia esperantisto Vasilij Kukonkov. Dum priserĉo en la rondeto de Ĉelyŝev oni trovis esperantan lernolibron. Post kvinmonata malliberigo kaj juĝo ili ambaŭ estis ekzilitaj al Perma gubernio kie en februaro de 1915 G.Ĉelyŝev mortis. Lia rondeto kaj esperanto-agado en nia urbo estis malpermesita kiel politike danĝera. Por kelkaj jaroj Esperanto ne aŭdeblis en nia urbo kion kaŭzigis ankaŭ la unua mondmilito.

1917-1939 La Sovetia periodo antaŭ Dua Mondmilito.

La vica renaskiĝo de esperanto-movado en Ivanovo okazis en 1921-a jaro. Komence tio estis nur rondeto, sed en la 1924-a jaro ĝi fariĝis sufiĉe multnombra kaj estis oficiale registrita kiel Urba komitato de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio). Tiutempe organiziĝas gubernia kaj poste Provinca komitato de SEU. En Ivanovo pasas du provincaj kongresoj de E-organizaĵoj. Fine de 1927 jaro la provinca komitato unuigis 28 regionajn kaj urbajn komitatojn de SEU kaj pli ol 250 E-rondetojn. Esperanto estis tre populara tiutempe. Dum nur 1925-1926 jaroj la ŝtataj E-kursoj preparis dekojn da instruistoj de la lingvo. Tre aktivas tiutempe en nia urbo esperantistoj N.Ŝumarin, V.Zamjatnin kaj V.Lebedev kiuj multe influis postan historion de E-movado en Ivanovo. Ili aktivegis ne nur en la urbo, sed ankaŭ landskale. Ekzemple, N.Ŝumarin estis elektita kiel membro de la Centra Komitato de SEU dum la 2-a Tutunia Kongreso de Sovetiaj Esperantistoj, kiu fakte estis unu el la plej altaj punktoj de antaŭmilita E-movado en tiama USSR.

1945-1991 Postmilita periodo.

Kiam en nia lando komenciĝis politikaj represioj meze de 30-aj jaroj, esperantistoj ankaŭ iĝis ties viktimoj kiel ‘kosmopolitoj’ kaj ‘helpantoj al monda imperiismo’ malgraŭ la fakto, ke Esperanto siatempe multe helpis al internacia laborista movado. Poste sekvis la Dua Mondmilito kaj postmilitaj jaroj. Do, esperantistoj, kiuj ne estis ekzekutitaj aŭ represiitaj, ne aŭdacis iel agadi. Tiel daŭriĝis ĝis 1957 jaro, kiam Moskvo iĝis la centro de la 6-a Tutmonda festivalo de junularo kaj studentaro. De tiu jaro startas la plej nova periodo de E-movado en Sovetunio-Rusio kaj ankaŭ en Ivanovo. En tiu jaro ĉe la Domo de instruistoj estis rekreita Esperranto-sekcio. Ĝia organizanto estis N.Ŝumarin. Li sukcesis unuigi kaj reaktivigi kelkajn veteranojn de la movado. Aktive eklaboris I.Iovlev kaj S.Levickaja. Krome, menciendas familinomoj de Kiseljov, Golubev kaj Kareljskij. Tiuj homoj multege aktivis, gvidante kursojn, prelegante kaj farante tradukojn al Esperanto de verkoj de rusaj kaj sovetiaj verkistoj kaj poetoj. Cetere, la tradukoj de I.Iovlev ofte aperadis sur la paĝoj de Norda prismo, Pola esperantisto, Suda stelo kaj aliaj. La menciitaj esperantistoj instruis plurajn postulojn (J.Talanov, V.Ivanov, L.Kazancev kaj aliaj) kiuj transdonis sciojn kaj sperton al siaj lernantoj kaj ni, nunaj membroj de Ivanova Esperanto-Klubo, konsideras nin iliaj heredantoj.

la informo estas prenita ĉe paĝaro de OBRAN (Andreo Obrezkov)

Eventoj

Kontaktoj